Heraklides Pontikos

Heraklides Pontikos
Persona informo
Naskiĝo 390 a. K.
en Heraclea Pontica
Morto 310 a. K.
en Ateno
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo filozofo
astronomo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Heraklides Pontikos (en greka: Ἡρακλείδης ὁ Ποντικός Herakleides; ĉirkaŭ 390 a.K. – ĉirkaŭ 310 a.K.)[1] estis greka filozofo kaj astronomo kiu naskiĝis en Herakleja Pontike, nune Karadeniz Ereğli, Turkio, kaj migris al Ateno. Li estas plej bone memorita ĉar proponis, ke la Tero rotacias sur sia akso, el okcidento orienten, unufoje ĉiun 24an horon.[2] Li estas ankaŭ konsiderata originanto de la suncentrismo, kvankam tio estis dubita de kelkaj.

Kiel pitagoranoj, Hiketas kaj Ekfantos, Heraklides proponis, ke la ŝajna taga movado de la steloj estis kreita per la rotacio de la Tero sur sia akso unufoje tage. Tiu konsidero kontraŭdiris la akceptitan aristotelan modelon de la universo, kiu subtenis, ke la Tero estas fiksita kaj ke ankaŭ la steloj kaj la planedoj en siaj respektivaj sferoj povus esti fiksaj.

Heraklides ŝajne estis fekunda verkisto pri filozofio, matematiko, muziko, gramatiko, fiziko, historio kaj retoriko, sed estas duboj pri la atribuado de multaj verkoj. Ŝajne li komponis variajn verkojn en formo de dialogo.

  1. Dorandi 1999, p. 48.
  2. Porter 2000.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search